|
Kulturo-Bieno Wrechen - Forpermeso en la naturo, Manĝi, Trinki, Dormi |
SalutonBildo: [bienodomo] La malgranda vilaĝo Wrechen troviĝas ĉe la landlimo inter la Uckermark kaj Mecklenburg en la natura parko Feldberger Seenlandschaft. En la monteta pejzaĝo la Bienodomo Wrechen situas proksime al la Wrechen-a Lago - apud arbaroj kaj kampoj kun alcedoj kaj lutroj... En la jaro 1840 Friedrich Wilhelm Buttel konstruis la domon. La Bienodomo Wrechen restas en la originala stato kaj proponas al siaj gastoj eksterordinaran etoson por pli malgrandaj kaj pli grandaj okazoj kaj ceremonioj. Bildo: [evento en la ĝardeno] |